En nombroteorio, primoj en aritmetika vico estas minimume tri primoj kiuj estas najbaraj eroj de aritmetika vico, ekzemple la primoj {3, 7, 11} (ne gravas ke ankaŭ 5 estas primo).
Iam (ne en ĉi tiu artikolo) la termino povas ankaŭ esti uzata por primoj kiuj apartenas al donita aritmetika vico sed estas ne bezone najbaraj ĝiaj eroj. Teoremo de Dirichlet pri aritmetikaj vicoj diras, ke, se a kaj b estas reciproke primaj, tiam la aritmetika vico an+b enhavas nefinie multajn primojn. Se a=1, ĉi tio respektivas al ekzisto de nefinie multaj primoj entute.
Vico de k primoj en aritmetika vico (kutime k≥3) estas signifata kiel AP-k aŭ PAP-k. Ĉiu AP-k povas esti skribita kiel k primoj de formo an+b, por fiksitaj entjeroj a (la komuna diferenco) kaj b, kaj k najbaraj entjeraj valoroj de n, n = 0, ..., (k-1). Tiam b estas la unua primo en la aritmetika vico.