Princino Peach | |
---|---|
Mario franchise character • fikcia homo • rolulo de videoludo | |
Kreita de | Mijamoto Ŝigeru |
Verko | Super Smash Bros. Mario Super Mario Bros. Super Mario Bros. 2 Super Princess Peach Super Paper Mario Super Mario Party Super Mario Odyssey Super Mario Galaxy Super Mario World Super Mario Bros. 3 Mario Party 10 Mario Party Mario Party 2 Mario Party 3 Mario Party 4 Mario Party 5 Mario Party 6 Mario Party 7 Mario Party 8 Mario Party 9 The Super Mario Bros. Super Show! Mario Kart 64 Mario Kart: Super Circuit Hotel Mario Super Mario Kart Mario Party DS |
En TTT | Oficiala retejo |
Informoj | |
Sekso | ina |
Nacieco | Ĉampinjona Reĝlando |
Ekipita per | jupo, vesperaj balaj gantoj, krono, orelringo, Broĉo, high heel |
Okupo | flegisto |
Kunulo | Mario |
Amikoj | Luigi, Joŝi |
Malamikoj | Bowser |
La Princino Peach (prononco [PI:Ĉ], angle Princess Peach, eble tradukebla al "princino persika", japane ピーチ姫, latinliterigite Pīĉi-hime, kio estas klara indiko ke la nomo Peach aŭ Pīĉ’ simple estas ŝia persona nomo, ne tradukinda) estas rolulo en la serio Mario de Nintendo. Ŝi estas kreita de Shigeru Miyamoto. Ŝi estas la princino de la fikcia Ĉampinjona Reĝolando (angle Mushroom Kingdom), kiu estas senĉese atakata de la maliculo Bowser, fantazia besto iom simila al testuda reptilio kun kornoj sur la karapaco. Ŝi ofte rolas kiel savendulino en ludoj de la serio, kaj precipe saviĝas per sia koramiko, la itala tubisto Mario, sed ankaŭ agas kiel ĉefrolulo en aliaj ludoj de la serio. Ŝi loĝas en sia kastelo kun siaj reĝlandanoj, la "bufoj".