Princo Igorj (Князь Игорь en la rusa, Knjazj Igorj transskribe) estas opero en kvar aktoj kun prologo
de A. P. Borodin. La libreton verkis Borodin mem, partoprenis en tiu afero
kaj multe helpis al la komponisto Vladimir Stasov. Kiel fonto por la libreto servis la elstara eposo de la 12a-jarcenta rusa literaturo "Rakonto pri la militiro de Igorj", kiu priskribas malsukcesan militkampanjon de princo Igorj kontraŭ polovcoj. La premiero okazis la 23an de oktobro (la 4-an de novembro laŭ la gregoria kalendaro)