Prisciliano | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 339 en Hispanio, Romia Imperio |
Morto | 1-an de januaro 385 (45-jaraĝa) en Treviro, Romia Imperio |
Mortokialo | Senkapigo |
Lingvoj | latina |
Okupo | |
Okupo | pastro verkisto |
Prisciliano (m. 385) estis episkopo de Ávila kaj romia teologo el Galegio (en Iberio), la unua persono en historio de Kristanismo kiu estis ekzekutata pro herezo (kvankam fakte la civilaj akuzoj temis pri praktiko de magio). Li fondis asketan grupon kiu, spite persekutadon, pludaŭris en Hispanio kaj Gaŭlo ĝis fino de la 6a jarcento. La verkoj de Prisciliano kaj proksimaj sekvantoj, kiuj estis supozeble perditaj, estis rekuperitaj en 1885 kaj publikitaj en 1889.