La privakcinada polemiko (aŭ specife hezitemo pri vakcinado) koncernas la pridubadon de la graveco, efikeco kaj sekureco de vakcinoj kaj vakcinado. Historie en la kerno de scienca diskutado, la sekureco kaj avantaĝoj de vakcinado nun estas la solida scienca konsento, precipe surbaze de tio, ke vakcinado ebligis, ekde la mezo de la 20-a jarcento, forigi gravajn infektajn plagojn kaj redukti la mortoprocenton. La kontraŭ-vakcinada movado ofte uzas konspirajn teoriojn kaj konsideratas de sciencistoj kiel pseŭdoscienco[1][2].
Malgraŭ la scienca konsento favore al vakcinado, ĝi restas hodiaŭ kontestata de kontraŭvakcinaj movadoj, kiuj subtenas artefaritan polemikon laŭ kiu vakcinado estus senutila aŭ malutila, kaj ke ĝi eĉ povus kaŭzi iujn malsanojn kiel multloka sklerozo aŭ malordoj tiaj kiel aŭtismo. Fakte, malfido pri vakcinado plurfoje kaŭzis malpliiĝon de vakcinado kaj pliiĝon de kazoj de la respondaj malsanoj. En kelkaj kazoj, tiuj timoj havis gravajn sekvojn por la publika sano, kiel ekzemple en Britio kie la malkresko de la vakcinada kovrado, en la kunteksto de la konflikto pri la rolo de vakcinado en aŭtismo, kaŭzis gravajn sanproblemojn same kiel plurajn mortoj[3][4]. Nesufiĉa vakcinado de infanoj kondukas al tutmonda revigliĝo de morbilo[5].
Krome, la legitimeco de deviga vakcinado estas kontestata. Perceptita kiel ofendo al bazaj rajtoj de kontraŭvakcinaj aŭ libertarianismaj asocioj, ĝi estas konsiderata en demokrataj landoj kiuj starigas ĝin, kiel neceson en la nomo de la komuna bono.