Probablo

Ĵetkuboj por vetludado. Apriore kaj teorie, la probablo, ke post ĵeto de tia ("ideala", perfekte simetria) kubo supre aperos unu konkreta el ties flankoj, estas sama por ĉiu el la ses flankoj. Tamen post difinita serio de ĵetludoj la rezulto ne nepre koincidos kun tiu apriora probablo. Probablo ne estas pravigo.

La termino probablo referencas al nombro, kiu estas proksima al la relativa ofto de difinita okazaĵo en longa serio de ripetoj de pli ĝenerala okazaĵo kaj al nombro, kiu iusence esprimas la gradon de kredindeco de aserto.[1] Sinonimoj de la komunuza vorto "probabla" estas kredebla, supozebla, verŝajna. Probabla estas io, kio tre verŝajne estas vera, ekzistas, okazos ktp.

Precize kiel la klasika mekaniko asignas precizan difinon al ĉiutagaj terminoj kiel laboro kaj forto, la probablo-teorio provas kvantigi la nocion de verŝajneco.

  1. Probablo en PIV, Alirita la 15an de Oktobro 2021.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne