Projekto:Kontrolu Vikipedion

Kontrolu Vikipedion estas intervikia projekto kreita de Stefan Kühn kaj nun subtenata de Bgwhite, kiu celas malkovri paĝojn, kiuj malobeas la regulojn de W3C kaj la sintakson de MediaWiki.

La projekta retpaĝaro atingeblas ĉi tie. Por Vikipedio en Esperanto, bonvolu alklaki ĉi tie. La datumbazo ĝisdatiĝas post apero de novaj elŝutaĵoj – proksimume dufoje monate. Eblas ŝalti reĝimon de ĉiutaga skanado de lastaj ŝanĝoj, se tio necesos.

Se vi deziras plibonigi la elangligon de la interfaco, bonvolu vidi la tradukpaĝon. En la ĉefa diskutpaĝo de la projekto (anglalingve) eblas raporti pri iuj fuŝoj de la programo kaj proponi novajn tipojn de kontrolendaj eraroj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne