Sextus Aurelius Propertius (47 a. K.-15 AD) | |
---|---|
La Elegioj de Propercio, 1755, eldonitaj de Jean Passerat kaj Giovanni A. Volpi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 47 a. K. en Asizo, Italio |
Morto | 15 AD en Romo, Italio |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Roma regno |
Familio | |
Amkunulo | Cynthia (en) |
Okupo | |
Okupo | poeto verkisto elegiisto |
Seksto Aŭrelio Propercio (47 a. K. - 15 AD) estis romia poeto, mitografo, filologo, reprezentanto de la malnova lernejo de Kalimako de Kireno (305 a. K. - 240 a. K.) kaj la plej karakteriza el la latinaj elegipoetoj. Li verkis kvar elegiajn librojn, kiuj ebligis al li eniĝi en la cirklo de Mecenaso (74 a. K. - 8 AD), en kiu same partoprenis Vergilio (70 a. K. - 19 AD) kaj Quintus Horatius Flaccus (65 a. K. - 8 AD). Cetere, tiuj du poetoj konsistigis lian ĉefan influon pri la poeziarto.