Prosobranchia

Konkoj el variaj prosobrankaj gastropodoj, el la verko de Ernst Haeckel nome Kunstformen der Natur, 1904.

Prosobranchia (aŭ prosobrankuloj) estas granda taksonomia subklaso de maraj helikoj, terhelikoj kaj nesalakvaj helikoj. Tiu taksono de gastropodoj datas el 1920-aj jaroj. Oni pruvis ke ĝi estas polifiletika (konsista el pli ol unu genlinio. Ĝenerale parolante en biologio, taksonomio estas postulita por montri filogenetikon; en aliaj vortoj la klasigo de grupo devas montri ties evoluan descendon, tiom for kiom oni konas, kaj tiele la taksono Prosobranchia estas ne plu konsiderata uzebla.

Oni povas ankoraŭ trafi tiun subklason uzita kvazaŭ ĝi estas ankoraŭ valida en multaj tekstoj kaj retejoj. Kvankam Prosobranchia ne estas plu ĝenerale akceptita kiel taksono fare de fakuloj kiuj studas vivantajn taksonojn de Mollusca, ankoraŭ la termino prosobrankulo estas legitime uzata kiel anatomie priskriba adjekto aŭ nomo, kaj la taksono Prosobranchia estas ankoraŭ foje uzata de paleontologoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne