Protestanta Eklezio de Nederlando | ||
---|---|---|
konfesio | ||
Komenco | 1-a de majo 2004 vd | |
Antaŭe | Nederlanda Reformita Eklezio • Evangelia-Luterana Eklezio en Reĝlando Nederlando • Reformitaj Eklezioj en Nederlando vd | |
Lando(j) | Nederlando vd | |
Filioj | Kerk in Actie (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Protestanta Eklezio de Nederlando estas la nomo de la plej granda protestanta eklezio en Nederlando. Ĝi estiĝis la 1-an de majo 2004 el kunfandiĝo de la Nederlandse Hervormde Kerk (Nederlanda Reformacia Eklezio), la Gereformeerde Kerken in Nederland (Reformitoj) kaj la Evangelisch-Lutherse Kerk in het Koninkrijk der Nederlanden (Luteranoj). La nova granda eklezio havas ĉirkaŭ 2,3 milionojn da membroj.