Provinco Kanado | |||||||||
| |||||||||
kronkolonio • eksa administra teritoria unuo | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
kanada pundo • Province of Canada dollar
| |||||||||
| |||||||||
La Provinco Kanado (aŭ Unuiĝinta Provinco Kanado aŭ la Unuiĝintaj Kanadoj) estis Brita kolonio en Nordameriko el 1841 ĝis 1867. Ties kreo montris rekomendojn fare de John Lambton, 1a Grafo de Durham, en la Informo Durham pri Aferoj de Britia Nordameriko post la Ribeloj de 1837-1838.
La Akto de Unuiĝo (1840), estis aprobita la 23an de Julio 1840 fare de la Brita Parlamento kaj proklamita de la Krono la 10an de Februaro 1841,[1] kunigis la koloniojn Supra Kanado kaj Malsupra Kanado nuligante ties apartajn parlamentojn kaj anstataŭante ilin per unusola Parlamento de la Provinco Kanado kun du ĉambroj, Leĝofara Konsilio de la Provinco Kanado kiel supra ĉambro kaj Leĝofara Asembleo de la Provinco Kanado kiel malsupra ĉambro. Post la Ribeloj de 1837-1838, la unuigo de la du Kanadoj estis kondukita per du faktoroj. Unua, Supra Kanado estis preskaŭ bankrota pro manko de stabilaj impostenspezoj, kaj bezonis la rimedojn de la pli loĝata Malsupra Kanado por financi la plibonigon de siaj internaj transportoj. Due, la unuigo estis klopodo malplifortigi la franclingvan voĉdonadon donante al ĉiu el la iamaj provincoj la saman nombron de parlamentaj sidlokoj, spite la pli grandan loĝantaron de Malsupra Kanado.
Kvankam la informo de Durham estis proponanta la Unuigon de la Kanadoj kaj por parlamentrespondeca registaro (registaro dependa de sendependa loka parlamento), nur la unua el tiuj du rekomendoj estis plenumita en 1841. Por la unuaj sep jaroj, la registaro estis estrita de nomumita ĝenerala guberniestro respondeca nur al la Brita Krono kaj al la ministraro de la Unuiĝinta Reĝlando. Respondeca registaro ne estis atingita ĝis la dua ministraro LaFontaine–Baldwin en 1849, kiam la ĝenerala guberniestro James Bruce, 8a Grafo de Elgin, interkonsentis peti, ke kabineto estu formita sur la bazo de la plej granda partio en la Leĝofara Asembleo, efektive fariĝante la unua registarestro kaj limigante la ĝeneralan guberniestron al pli simbola rolo.
La Provinco Kanado ĉesis ekzisti en la Kanada Konfederacio la 1an de Julio 1867, kiam ĝi estis dividita en la kanadaj provincoj Ontario kaj Kebekio. Ontario inkludis la areon okupitan de la antaŭ-1841 Britia kolonio Supra Kanado, dum Kebekio inkludis la areon okupitan de la antaŭ-1841 Britia kolonio Malsupra Kanado (kiu estis inkludinta Labrador ĝis 1809, kiam Labrador estis transigita al la Britia kolonio Novlando).[2] Supra Kanado estis unuarange angla-parolanta, dum Malsupra Kanado estis unuarange franca-parolanta.