Provinco Kasajo | ||
---|---|---|
provinco de Demokratia Respubliko Kongo [+] | ||
Lando | Demokratia Respubliko Kongo | |
Ĉefurbo | Tshikapa | |
- koordinatoj | 5° S, 21° O (mapo)-5.3521.41666667Koordinatoj: 5° S, 21° O (mapo) | |
Akvokolektejo | 95 631 km² (9 563 100 ha) [+] | |
Areo | 95 631 km² (9 563 100 ha) [+] | |
Loĝantaro | 3 417 000 (stato: takso de 2020) | |
Denseco | 35,73 loĝ./km² [+] [+] | |
ISO 3166-2 | CD-KS | |
![]() |
||
Provinco Kasajo | ||
![]() |
||
Provinco Kasajo (svahile mkoa wa Kasai, konge kizûnga Kasâyi, lingale etúká ya Kasai, france Kasaï) estas unu el la novaj dudek ses provincoj de Demokratia Respubliko Kongo kreitaj en 2015, en la centra parto de la lando. Laŭ oficiala takso el la jaro 2020 ĝi havis 3 417 000 loĝantojn.[1] Konsiderante ke la provinca areo estas 95 631 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de po 33 homoj por kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Tshikapa. Precipa lingvo de la provinco estas la luba.
La provincoj Kasajo kaj Centra Kasajo estis rezulto de la disigo de la iama Provinco Kasaï-Occidental.[2]
La provinco ekhavas sian nomon laŭ la rivero Kasajo, de kies akvo dependas la faŭno kaj flaŭro de la regiono.