Provinco Mayabeque

Provinco Mayabeque
Provinco
provinco de Kubo [+]

LandoKubo

Supermara alteco137 m [+]
Koordinatoj23° N, 82° U (mapo)22.966666666667-82.15Koordinatoj: 23° N, 82° U (mapo)
ĈefurboSan José de las Lajas
- koordinatoj23° N, 82° U (mapo)22.966666666667-82.15Koordinatoj: 23° N, 82° U (mapo) [+]
Akvokolektejo3 732,73 km² (373 273 ha) [+]
Areo3 732,73 km² (373 273 ha) [+]

Loĝantaro380 274 [+] (31-a de decembro 2011)
Denseco101,88 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC-05:00 [+]
ISO 3166-2CU-16

Provinco Mayabeque (Tero)
Provinco Mayabeque (Tero)

Provinco Mayabeque (Tero)
Provinco Mayabeque (Tero)
DEC

Map
Provinco Mayabeque
Vikimedia Komunejo:  Mayabeque Province [+]
vdr
Mayabeque oranĝkolore

Provinco Mayabeque estas la nomo de unu el la 15 provincoj de la Respubliko Kubo.

La 1-a de aŭgusto 2010 la Nacia Asembleo de la Kuba Popola Potenco, konsentis modifi la Leĝon N-ro 1304 de la 3-a de julio 1976, aprobante kreadon de la provincio Mayabeque per dispartigado de la Provinco Havano en du novajn provincojn. La nomo de la provinco venas de la rivero Mayabeque kaj de la samnoma strando en la suda marbordo. La ĉefurbo estas San José de las Lajas.

La malaperinta pronvinco Havano estis la sola provinco kiu ne havis ĉefurbon en la teritorio, kaj la institucioj troviĝis en la landa ĉefurbo, mem aparta provinco kun 19 municipoj. Ĝi ankaŭ estis la plej rapide kreskanta provinco en la periodo 1998-2008 (6,5%).

Laŭ la stato de 2011 en la provinco vivis 380 274 loĝantoj sur areo de 3 732,73 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 102 loĝantoj/km².

Nun la provinco Mayabeque estas la plej malgranda (3,732.73 km²) escepte de la ĉefurbo Havano kaj tiu kiu havas malpli da loĝantoj. Ĝia ĉefurbo ankaŭ estas la provinca ĉefurbo plej malgranda. Ĝi limas oriente kun Matanzas, sude kun la Golfo de Batabanó, norde kun la Florida Markolo kaj Havano kaj okcidente kun la nova Provinco Artemisa.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne