Provinco Cunene | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
provinco de Angolo [+] | |||
Lando | Angolo | ||
Koordinatoj | 17° S, 16° O (mapo)-16.716.05Koordinatoj: 17° S, 16° O (mapo) | ||
Ĉefurbo | Ondjiva | ||
- koordinatoj | 17° S, 16° O (mapo)-16.716.05Koordinatoj: 17° S, 16° O (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 87 342 km² (8 734 200 ha) [+] | ||
Areo | 87 342 km² (8 734 200 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 990 087 [+] (2014) | ||
Horzono | UTC+01:00, Okcident-Afrika Horzono [+] | ||
ISO 3166-2 | AO-CNN | ||
|
|||
![]() |
|||
Provinco Cunene | |||
![]() |
|||
La provinco Cunene estas unu el 18 administraj unuoj, kiuj dividas la ŝtaton Angolo en sudokcidenta Afriko. Ĝi kovras areon de 87 342 kvadrataj kilometroj kaj laŭ takso pri la stato de 2014 havis 965 288 loĝantojn. Administra centro de la provinco estas la urbo Ondjiva. La teritorio situas en la pleja sudo de la lando, borde de Namibio. La provinco troviĝas norde de la rivero Cunene, kiu konsistigas la limon inter Angolo kaj Namibio.
Inter la municipoj de la provinco estas Cahama, Kuvelai, Namakunde, Santa-Clara kaj Xangongo. En la oriento de la provinco etne dominas la hereroj, en la centro la njanekoj-ĥumboj kaj en la oriento la ovamboj, sed ankaŭ estas vivteritorioj de la kojsanoj.
Pli sude cetere troviĝas la similnoma regiono Kunene de Namibio.