Provinco Huesca

Provinco Ŭesko
hispane: Provincia de Huesca
provinco
Oficiala nomo: Provincia de Huesca
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Aragono
Komarkoj 10
Municipoj 202
Montaro Pirineoj
Najbaras kun
Kelkaj municipoj
Ĉefurbo Huesko
 - mezo Huesko
 - alteco 488 m s. m.
 - koordinatoj 42° 10′ 00″ N 00° 10′ 00″ U / 42.16667 °N, 0.16667 °U / 42.16667; -0.16667 (mapo)
Areo 15,626 km² (1 562,6 ha)
Loĝantaro 227 609 (2013)
Denseco 14 566,04 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 22
ISO 3166-2:ES ES-HU
Situo de Huesko enkadre de Hispanio
Situo de Huesko enkadre de Hispanio
Situo de Huesko enkadre de Hispanio
Situo de Provinco de Huesko enkadre de Hispanio
Situo de Provinco de Huesko enkadre de Hispanio
Situo de Provinco de Huesko enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Province of Huesca
Retpaĝo: www.dphuesca.es

Huesca (en Esperanto Ŭesko kaj foje Osko laŭ la latindevena nomo) estas unu el la provincoj de la nordo de Hispanio, en la norda parto de la regiono Aragono, kiu enhavas ankaŭ la samregionajn provincojn Zaragozo kaj Teruelo. Ĝi limas kun la provincoj Ilerdo, Zaragozo kaj Navaro kaj kun Francio (trans la montoĉeno Pireneoj).

Ĝia areo estas 15 626 km² kaj ĝi havas 228 566 loĝantojn (2010). Ĝia loĝdenso estas 14,62 loĝantoj/km² kaj pli malalta en la areo de la Pireneoj, kie iam oni abandonis multajn vilaĝojn. Ĝi enhavas 202 municipojn.

Ĝia ĉefurbo estas Ŭesko, kie loĝas preskaŭ kvarono de la totala loĝantaro.

En tiu provinco troviĝas la Nacia Parko Ordesa kaj Monte Perdido kaj ankaŭ ses el la dek plej altaj pintoj de la lando.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne