Provinco Ilerdo | |||
hispane: Provincia de Lérida | |||
provinco | |||
|
|||
Oficiala nomo: Provincia de Lérida | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Iberio | ||
Municipoj | Komunumoj de Ilerdo | ||
Montaro | Pirineoj | ||
Najbaras kun | 7
| ||
Kelkaj municipoj | 1
| ||
Ĉefurbo | Ilerdo | ||
- mezo | Ilerdo | ||
- alteco | 155 - 300 m s. m. | ||
- koordinatoj | 41° 37′ 00″ N 00° 38′ 00″ O / 41.61667 °N, 0.63333 °O (mapo) | ||
Areo | 12 150 km² (1 215 000 ha) | ||
Loĝantaro | 443 032 (2012) | ||
Denseco | 36,46 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 25 | ||
ISO 3166-2:ES | ES-L | ||
![]() | |||
Retpaĝo: www.diputaciolleida.es | |||
Ilerdo (katalune: Lleida (oficiale), hispane: Lérida) estas provinco de nordorienta Hispanio, en la okcidenta parto de la aŭtonoma komunumo Katalunio. Limas kun la provincoj de Ĝirono, Barcelono, Taragono, Zaragozo kaj Huesko kaj la landoj de Francio kaj Andoro. La ĉefurbo estas Ilerdo.
El la loĝantaro de 414.015 (2007), ĉirkaŭ 30% loĝas en la ĉefurbo, Ilerdo. Aliaj urboj en provinco de Ilerdo estas La Seu d'Urgell (sidejo de la ĉefepiskopo kiu estas kunprinco de Andoro), Mollerussa, Cervera, Tàrrega, Balaguer. Estas 231 municipoj en Ilerdo.
En ĉi tiu provinco estas la Valo de Arano, speciala komarko kun pli da aŭtonomeco kaj kiu havas la aranan, dialekto de la okcitana, kiel ĝia oficiala lingvo.
La Nacia Parko Aigüestortes i Estany de Sant Maurici troviĝas en ĉi tiu provinco.
La provinco ĝuas viglan frukto-kulturan industrion, kiu enhavas pirojn kaj persikojn.