Provinco Prato

Provinco Prato
provinco de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono: Toskanio
Kodo laŭ ISO 3166-2: PO
Areo: 365 km²
Ĉefurbo: Prato
Loĝantaro: 260 971 (2023)
Loĝdenso: 714 loĝ./km² (2023)
Kvanto de komunumoj: 7
Poŝtkodo: 59100
Kodo laŭ ISTAT: 100
Telefona prefikso: 0574
Retpaĝo: http://www.provincia.prato.it/
Mapo
Mapo
vdr

La Provinco Prato estas eta provinco en regiono Toskanio, en la centra Italio, kun pli ol ducent mil loĝantoj. Ekzakte, laŭ la stato de 2023 en la provinco vivis 260 971 loĝantoj sur areo de 365,26 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 714 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo, Prato, estas la dua urbo laŭ loĝantaro en Toskanio.

Ĝi samlimas la provincon Bolonjo (en Emilio-Romanjo) norde, la provincon Florenco oriente kaj sude, kaj la provincon Pistojo okcidente.

La provinco Prato estis efektivigita en 1992, kiam sep komunumoj estis forigita de la tiama provinco Florenco; neniu komunumo de la provinco Pistojo estis aldonita al la nova provinco, kvankam parto de tiu provinco historie apartenas al la influzono de Prato.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne