La provinco Vidin (bulgare Област Видин, do "oblast Vidin"; vidu la artikolon oblast) - situas en la pleja nordokcidento de Bulgario, lime al Serbio kaj Rumanio. Ĝi havas loĝantaron de ĉirkaŭ 128 000 homoj, el kiuj pli-malpli 53 procentaĵoj vivas en la administra centro Vidin - la dua plej granda urbo laŭ nombro de loĝantoj estas Belogradĉik. La provinco kovras areon de 3 032 kvadrataj kilometroj kaj konsistas el 11 komunumoj. Veturiloj registritaj en ĝi rekoneblas per la regiona aŭtokodo BH (do "vn"). Norde la rivero Danubo limigas la teritorion.