Afganio politike-administre dividiĝas laŭ 34 provincoj (velajat), kiun poe estras provincestro (vaali), nomata aŭ almenaŭ konfirmata de la centra ŝtata registaro en Kabulo.
La 13-an de aprilo 2004 okazis la lasta restrukturigo de la provincoj. Tiam kreiĝis la provincoj Panĝŝir, Daikondi, Ĥost, Kunar, Nuristan kaj Sar-i Pul. Ĉiu provinco plu disdividiĝas laŭ distriktoj.
La en la suba tabelo nomataj nombroj de loĝantoj estas taksoj el la jaroj 2007 kaj 2008.[1]