Provincoj de Bulgario

Ekde la jaro 1999, la ŝtato Bulgario dividiĝas en 28 administrajn unuojn. Ili bulgare nomatas "области", oblasti; singulare "област", oblast. Tiu vorto de administra unuo, kutima ankaŭ en la ŝtata divido de Rusio, Belorusio, Ukrainio kaj Kirgizio, priskribiĝas en la paĝo "oblast". Ne jam regas unueco, kiel traduki la vorton al ne-slavaj lingvoj - eĉ en vikipedio ekzemple en la angla lingvo la unuoj de Bulgario jen nomatas "province" en artikolaj titoloj, kaj "district" en kategorionomoj de la vikimedia komunejo, sed baze ili angle nomatas oblast. Provizore, sekve de la lingvouzo pri Rusio, transprenita ankaŭ al Ukrainio, en la esperantlingvaj artikoloj uziĝas la traduko "provinco".

La "oblast"oj de la jaro 1999 pli-malpli korespondas al la 28 "okrug"oj (distriktoj) kiuj en Bulgario ekzistis antaŭ la jaro 1987. Inter la jaroj 1987 kaj 1999, laŭ iniciato de la komunista administrado de la tiama ŝtatestro Todor Ĵivkov, la "okrug"oj estis kunigitaj al naŭ pli larĝaj "oblast"oj (pri tio legu sube), sed en 1999 denove disigitaj.

Ĉiu "oblast"o estas nomata laŭ la urbo de sia centra administrejo. Speciala kazo estas la nacia ĉefurbo: la urbo Sofio konsistigas urban provincon, kaj la ĉirkaŭaĵo norde, oriente kaj sude de la urbo aldone konsistigas Sofian Provincon nomata laŭ la proksima nacia ĉefurbo, kvankam la urbo Sofio - kie situas la administrejo de la Sofia Provinco - ne estas parto de la teritorio de tiu provinco.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne