![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Prunus speciosa (Koidz.) Ingram | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Prunus speciosa, Oŝima Ĉerizo, japane オオシマザクラ (Oshimazakura), estas specio de ĉerizarbo, devenanta de insulo Izu Ōshima kaj apuda parto de Honshū, proksime al Tokio, Japanio.[1][2]
Ĝi estas falfolia arbo, kutime inter 4 kaj 12 metrojn alta. La folioj estas 5–10 cm longaj kaj 3–6 cm vastaj, kun duoble-dentitaj ekstremoj kaj akuta pinto. La floroj estas 2.5–4 cm en diametro, kun kvin blankaj petaloj, oraj stamenoj kaj brunaj kalikoj. Ili estas hermafroditaj kaj aperas en malgrandaj infloreskoj printempe. La frukto estas malgranda nigra ĉerizo ĉ. 1 cm en diametro.[3][4][5]
Estas konata arbo en Oŝima kun trunko de ĉ. 8 m en cirkonferenco. Ĝi supozeble aĝas pli ol 800 jaroj, kaj Japanio agnoskas ĝin kiel nacian trezoron.[6]