Psaltero[1][2] aŭ psalterio[3][4] (de la malnovgreka vorto psallo, „pluki kordon“) laŭ PIV estas "hebrea kordinstrumento, simila al citro, sed kun supra resonkesto". El la praformo, evoluis la moderna popolmuzika citro (germane kaj angle Zither), kaj ankaŭ la harpo estis influita de ĝi. La resonkesto de psaltero plej ofte havas formon trapezan aŭ rektangulan, sed historie ankaŭ ekzistis en "porkokapa"[5] kaj "flugila" formo. Ofte la instrumento estis dekoraciita.