Psion

Psion
negoco • entrepreno • videoluda eldonejo vd
Dum 1980 - 2012
Jura formo publika kompanio
Fondita en 1980
Sidejo Londono
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Malfondita en 2012
TTT Oficiala retejo
vdr

Psion PLC estis fabrikanto de porteblaj komputiloj por komercaj kaj industriaj uzoj. La kompanio havis sian ĉefsidejon en Londono, Anglio, kun ĉefaj operacioj en Mississauga, Ontario, Kanado, kaj aliaj oficejoj en Eŭropo, Usono, Azio, Latin-Ameriko kaj la Mezoriento. Ĝi estis publika kompanio listigita en la Londona Borso kaj iam estis parto de la indekso FTSE 100.

La operacia entrepreno de Psion estis formita en septembro 2000 per la kunfandiĝo de Psion kaj de la kanada firmao Teklogix Inc., kaj ĝi estis tutmonda provizanto de solvoj por portebla komputado kaj sendrata datenkolektado. La produktoj kaj servoj de la grupo inkludis fortikajn porteblajn aparatojn, sekuran programaron kaj sendratajn retojn, profesiajn servojn kaj subtenajn programojn. Psion kunlaboris kun siaj klientoj en la kampo de kreskantaj teknologioj, inkluzive de bildigo, parolrekonado kaj radiofrekvenca identigo (RFID). Ĝi havis operaciojn en 14 landoj kaj klientojn en pli ol 80 landoj.

Fondita en 1980, Psion unue atingis sukceson kiel konsumanta aparatar-kompanio, kiu disvolvis la Psion Organiser kaj larĝan gamon de pli sofistikaj personaj ciferecaj asistantoj (PDA-oj). Psion aŭ fermis aŭ vendis ĉiujn siajn antaŭajn operaciojn kaj poste enfokusigis sin al fortikaj porteblaj komputiloj. Ĝi retiriĝis de la konsumanta aparato-merkato en 2001.[1] Motorola Solutions anoncis en junio 2012 ke ĝi interkonsentis aĉeti Psion kontraŭ 200 milionoj da dolaroj.[2]

  1. "Psion slides as it exits consumer market", IrishTimes, 11-a de julio 2001.
  2. Figas, Jon, "Motorola Solutions buys Psion for $200 million", Engadget, 15-a de junio 2012.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne