Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Pszczyna en nuna Pollando, kiu ĝis 1922 nomiĝis Pless kaj estis parto de Germanio. Ĝi ne konfuzindas kun la komunumo Pleß, ankaŭ literumebla Pless, en la federacia lando Bavario de Germanio.
Pszczyna (jen pole ekde 1922, prononco [Pŝĉina], germane Pless) estas urbo en la provinco Silezio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Pszczyna kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Pszczyna. En la plebiscito en Supra Silezio en 1921 granda plimulto de la urbanoj voĉdonis favore al restato en la Germana Regno. Sed ĉar en la ĉirkaŭa distrikto plimulto voĉdonis por transdono al Pollando, la tuta distrikto kun sia ĉefurbo en 1922 estis transdonitaj al Pollando.