Publika dissenda korporacio de Israelo | ||
---|---|---|
dissenda kompanio ŝtata entrepreno publika establo | ||
Komenco | 2016 | |
Antaŭe | Israel Broadcasting Authority vd | |
Lando(j) | Israelo vd | |
Sidejo | Jerusalemo, Israelo | |
Fondinto(j) | Israelo vd | |
Retejo | http://www.makan.org.il/ Oficiala retejo | |
Jura formo | neprofitcela organizaĵo | |
La Israela Dissenda Korporacio (hebree תאגיד השידור הישראלי), pli konata sub la markonomo Kan (hebree כאן; signifante "Ĉi tie") estas la publika dissendanto de Israelo kiu funkcias ekde 2017.
La korporacio estis ekis en 2015 kiel anstataŭaĵo por la antaŭa publika korporacio, la Israel Broadcasting Authority (IBA). Post unu jaro da intertraktado, la nova medio povis komenci siajn elsendojn la 15-an de majo 2017 sur la frekvencoj de sia antaŭulo [1]. Kan administras naŭ radiostaciojn, tri televidkanalojn kaj plurmedian retportalon kun video laŭpostule.
La korporacio funkciigas televidosekcion, radiosekcion, ciferecan sekcion, novaĵsekcion kaj arablingvan sekcion. Tiel ĝi estas nuntempe la plej granda enhavkorporacio en Israelo.
Ĝi distribuas siajn produktaĵojn sur la diversaj platformoj en televido, radio, en la retejo "Kan", en apoj adaptitaj al inteligentaj televidiloj, aŭtoj kaj poŝtelefonoj, kaj per la sociaj retoj Facebook, YouTube, Instagram, Tiktok, SoundCloud, Dailymotion, TuneIn, kaj ĝiaj podkastprogramoj tra Spotify, Google Podcast, Apple Podcasts, PodTail, OmniContent, OmniFM, PlayerFM kaj Podcast Addict.