Pueblo-indianoj | |
---|---|
izolita homa grupo • etno | |
indianoj | |
Suma populacio | |
32 000 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
Keresan • angla lingvo | |
Religio | |
kristanismo • animismo | |
Pueblo-indianoj aŭ pueblo-kulturo nomatas tiuj el la indianaj popoloj de Norda Ameriko, kiuj loĝas en puebloj.
Al la pueblo-kulturo apartenas la anoj de la indianaj popoloj hopioj (Hopi), Keres, Acoma, Tano, zunjioj (Zuñi) kaj iliaj antaŭuloj de la Prapuebla kulturo.
Iuj centroj de la pueblo-kulturo estas (la nacia parko) Mesa Verde en Kolorado, la (kultura nacia historia parko) Kanjono Ĉako en Nov-Meksiko kaj la (nacia monumento) Kanjono de Ĉeli en Arizono.