Puendeluna (aragone Puen de Luna) estas hispana municipo apartenanta al la provinco Zaragozo kaj al la komarko Cinco Villas, al la jurisdikcia distrikto Ejea de los Caballeros kaj al la regiono Aragono. La municipo etendiĝas laŭ la dekstra bordo de la rivero Gállego. Ĝi estas unu el la lokoj, kie ankoraŭ oni parolas la aragonan lingvon.[1] [2]
La loknomo Puendeluna estas etimologie komprenebla kiel Puente de Luna (Ponto de Luno), sed alude al la najbara urbo Luna, kaj tiukadre aperas kaj ponto kaj duonluno en la municipa blazono.
- ↑ [1]
- ↑ [2]