![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Griza pufino (Puffinus griseus)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Puffinus estas genro de marbirdoj de la ordo Procelarioformaj. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 20 malgrandajn al mezgrandajn pufinojn. Du aliaj genroj de pufinoj nomiĝas: Calonectris, kiu enhavas tri grandajn pufinojn, kaj Procellaria kun aliaj kvar grandaj specioj. Tiuj lastaj estas kutime nomataj 'petreloj', kvankam ŝajne ili estas pli proksime rilataj al la pufinoj ol al la aliaj petreloj. La genra nomo Puffinus estas prunto al nova latino baza sur la angla vorto "puffin", kiu fakte signifas fraterkulo. La origina latina termino por pufinoj estis kutime la multsignifa nomo por marbirdoj nome, mergus.[1] La taksonomio de tiu grupo estas kaŭzo de multa debato, kaj la nombro de agnoskitaj specioj dependas el la fonto.