Punta Alta estas urbo en Argentino, ĉirkaŭ 20 kilometrojn sudoriente de Bahía Blanca. Ĝi havas 58,315 loĝantojn en 2010. Ĝi estas la ĉefurbo ("cabecera") de la kantono Coronel Rosales. Ĝi estis fondita la 2an de julio 1898.
La urbo estas apud la Atlantika Oceano, najbare al la ŝipbazo de Puerto Belgrano, kiu estas hejmo de la Argentina Ŝiparmea floto.
Charles Darwin en klifoj ĉe Punta Alta faris gravan trovaĵon de fosiliaj ostoj de grandaj formortintaj mamuloj apud nuntempaj konkoj, kio indikas ĵusan formorton sen signoj de klimata ŝanĝo aŭ katastrofo. Li identigis tie la tiam malmulte konatan Megatherium pere de dento kaj ties asocion kun osteca kiraso, kiu dekomence aspektis al li kiel giganta versio de kiraso de loka dazipo. La trovaĵoj okazigis grandan intereson kiam ili atingis Anglion.[1][2]
Angulo de Humberto I kun Bernardo de Irigoyen, ĉ. 1929 (foto: Archivo Histórico Municipal).Angulo de Bernardo de Irigoyen kun 25 de Mayo, centra kaj komerca areo de Punta Alta.