Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
Purlanda Budhismo (ĉine: 淨土宗, Jìngtǔzōng; japane 浄土仏教[1], Jōdo bukkyō; korea: 정토종, jeongtojong; vjetnama lingvo: Tịnh Độ Tông), konata ankaŭ kiel Amitabismo[2][3] esperantlingve, estas vasta skolo de mahajana budhismo kaj unu el la plej praktikataj tradicioj de budhismo en Orienta Azio. La Pura Lando estas tradicio de budhisma instruado, kiuj koncernas la budhon Amitabo. La tri ĉefaj tekstoj de la tradicio, konataj kiel la "Tri Purlandaj Sutroj", estas la Sutro de Senfina Vivo, la Sutro de Amitabo kaj la Sutro de Kontemplado.
La praktikoj kaj konceptoj koncernantaj la Puran Landon troviĝas en la baza kosmologio de mahajana budhismo kaj estas grava elemento de la mahajanaj tradicioj de Ĉinio, Japanio, Koreio, Vjetnamio, kaj Tibeto. La termino "Purlanda budhismo" referencas kaj al la soteriologio de mahajana budhismo, kiuj plej bone kompreniĝas kiel la "Purlandaj tradicioj" aŭ "Purlandaj instruado," kaj al la apartaj Purlandaj sektoj disvolviĝintaj en Japanio.