QRIO

QRIO

Qrio ("Quest for cuRIOsity", originale ekinte kiel Sony Dream RobotSDR) estas humanoida roboto de Sony, kun alto de ĉirkaŭ 60cm. Ĝi estas komparebla kun la Honda-a Asimo. Ĝi estis unuafoje prezentita sub la nomo SDR-4X, nun ĝi estas traktita kiel plukonduka "eksperimento" de Sony-a Aibo.

Qrio kapablas salteti, kuri, trotuar-iri, futbal-ludi, legi historiojn, kanti, danci al tio kaj multajn aliajn. Ĝi posedas (en 2005 nur japanan) vortan trezoron de ĉirkaŭ 60.000 vortoj kaj tiel ĝi kapablas iomete paroli.

Ĝi prezo estas de 30.000 ĝis 40.000 usonaj dolaroj, per tio oni esperas aĉetatakon kiel ĉe Aibo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne