La quebrada del Toro (ravinvalo de la Taŭro), estas geografia ero (nome quebrada [keBRAda] aŭ ravin-valo) situanta inter la vilaĝo Campo Quijano (1521 m) kaj Puerta Tastil, en la Departemento Rosario de Lerma, provinco Salta. Laŭ ĝi cirkulas aro de la nomita Nubotrajno, de la branĉo C-14 de la Fervojo General Belgrano.[1][2]
Ĝi formas parton de la sistemo de kanjonoj de la Andoj de la Argentina Nordokcidento kiuj descendas el la orienta deklivaro de la Punao de Atakamo el altaĵoj kiuj superas la 5 km super marnivelo ĝis atingi la malsuprajn valojn, kiaj tiu de la Taŭro, sudokcidente de la valo Lerma.[2]
Ties estas la Ruinoj de Tastil, kultura havaĵo de Unesko.