R. M. Hare | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de marto 1919 en Somerset |
Morto | 29-an de januaro 2002 (82-jaraĝa) en Ewelme |
Mortokialo | Apopleksio |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Balliol College Rugby School |
Okupo | |
Okupo | filozofo universitata instruisto |
Richard Mervyn HARE (angla prononco [/hɛər/], 21a de Marto 1919 – 29a de Januaro 2002), kutime citita R. M. Hare, estis brita morala filozofo kiu tenis la postenon de Profesoro White pri Morala Filozofio en la Universitato de Oksfordo de 1966 ĝis 1983. Li poste instruis dum pluraj jaroj en la Universitato de Florido. Liaj metaetikaj teorioj estis tre influaj dum la dua duono de la 20-a jarcento.
Hare estas plej bone konata pro sia disvolvigo de priskribismo kiel metaetika teorio, nome la analizo de formalaj trajtoj de la morala diskurso pravigante prefer-utilismon.
Ankaŭ kelkaj el la disĉiploj de Hare, kiel Brian McGuinness,[1] John Lucas,[2] kaj Bernard Williams[3] iĝis bone konataj filozofoj.[4] Peter Singer, konata pro sia engaĝiĝo kun la movado por bestaj rajtoj (kiu studis la verkaron de Hare kiel honora studento en la Universitato de Melburno kaj konis Hare persone dum li estis en Oksfordo gradiĝinta studento),[5] klare adoptis kelkajn elementojn de la pensaro de Hare, kvankam ne lian doktrinon de universala priskribismo.