Richard Bedford BENNETT, 1a Vicgrafo Bennett, membro de la Reĝina Privata Konsilantaro por Kanado, Reĝa Konsilanto, kaj membro de la FRSA (3a de julio 1870 - 26a de junio 1947) estis kanada advokato, negocisto, politikisto, kaj filantropo. Li estis la 11a ĉefministro de Kanado el la 7a de aŭgusto 1930 al la 23a de oktobro 1935, dum la plej malfacilaj jaroj de la Granda Depresio. Sekve de sia malvenko kiel ĉefministro, Bennett translokiĝis al Anglujo, kaj estis altigita al nobeleco kiel Vicgrafo Bennett.