RSA estas la unua malsimetria ĉifro, tio signifas, ke oni uzas diversajn ŝlosilojn por ĉifri kaj malĉifri. La sistemo ebligas uzadon de du ŝlosiloj: ŝlosilo publika kaj ŝlosilo kaŝa. Pretty Good Privacy estas programo kiu implementas RSA.
Unu nokton en aprilo 1977, Ron Rivest, sendorma pro kapdoloro, inventis la algoritmon de RSA, la unua sukcesa ĉifro de publika ŝlosilo. La nomo "RSA" devenas de la nomoj de la tri inventistoj: Rivest, Adi Shamir kaj Leonard Adleman de MIT. Ĝi estis priskribita en septembro 1977 en Scientific American.
RSA uzas du ŝlosilojn, unu publika ŝlosilo kaj unu kaŝa ŝlosilo. Avantaĝo de RSA kompare al AES aŭ DES estas ke la kaŝa ŝlosilo ne estas sendata aŭ eĉ sciigata de aliaj. Aliflanke, la algoritmo de RSA estas 1000-oble pli malrapida ol AES aŭ DES.
RSA estas usona patento #4405829, sed neniu, ne eĉ Philip Zimmermann, estis procesita sub la patento, tial ĝi estas neprovita en tribunalo. RSA ne estas patentita ekster Usono kaj Kanado.
Ĉiu TTT-servilo kaj TTT-legilo de Microsoft, Sun, Netscape, Oracle, ktp, uzas RSA-on en ia formo. Netscape 4.0 uzas ĝin por sendi retpoŝton. La legilo de Netscape sendas datumon ĉifritan kiam la bildo de ŝlosilo (en la maldekstra fundo) ne estas rompita.