Rabato signifas monan avantaĝon, malpliigon de prezo, konsentita al aĉetanto.
Laŭ IKEV Rabato estas prezredukto konsentata al revendantoj de varoj kiujn ili vendas kontraŭ prezoj fiksitaj de la produktisto aŭ la pograndisto. Ĝi povas esti konsentata ankaŭ ĉe aĉeto de grandakvanto en unu fojo kaj kelklande pro pliaj kaŭzoj.[1]Rabato estas merkatilo, kiu estas uzata por altiri klientojn kaj instigi ilin aĉeti varojn.[2]