Rabindranath TAGORE (realnome: Rabindranath THAKUR; bengale রবীন্দ্রনাথ ঠাকুর; ankaŭ Robindronath Tagor; naskiĝis la 7-an de majo 1861, mortis la 7-an de aŭgusto 1941) estis bengala poeto kaj filozofo, krome ankaŭ muzikisto kaj pentristo, tio estas multfakulo kaj unu el ĉefaj kleruloj en Barato fine de la 19a kaj komence de la 20a jarcentoj.
Li estas mondfame konata reprezentanto de la bengallingva literaturo de la 20-a jarcento, ankaŭ en la propra lando tre populara. Tradukante parton el siaj verkoj al la angla lingvo, li kreis ponton inter la kulturoj de Azio kaj Eŭropo. Tagore ankaŭ parolis foje en Esperanto, i.a. ĉe la lago Balatono en Hungario[1]. Li interalie verkis kaj komponis la nacian himnon kaj de Barato kaj de Bangladeŝo.
En la jaro 1913 li gajnis la Nobelpremion pri Literaturo pro siaj tradukoj el la angla kaj pro sia verko Gitanjali - Kolekto de poemoj (1910). Irlanda poeto William Butler Yeats tradukis Gitanjeli en la anglan, atentigante la okcidentajn legantojn pri liaj verkoj. Tagore estis la unua neeŭropano kiu atingis tiun premion.
Tagore enkondukis novajn proz- kaj verso-formojn kaj la uzadon de kolokva lingvaĵo en bengala literaturo, tiel liberigante ĝin el tradiciaj modeloj bazitaj sur klasika sanskrito. Per sia traduka verkostilo li estis tre influa en enkondukado de kulturaj pontoj inter la hindia kulturo kaj okcidento, kaj li estis ĝenerale konsiderata kiel elstara krea artisto de la moderna hinda subkontinento. Li estas tre rememorata en Barato kaj Bangladeŝo, same kiel en Srilanko, Nepalo kaj Pakistano.[2][3][4]