Rabio | |
---|---|
infekta malsano • sciigenda malsano • malsano | |
rabia viruso | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sistematiko | ||||||||||||
|
Rabio estas virusa infekto, kiu kaŭzas ĉe homoj kaj bestoj akutan vivdanĝeran encefaliton. La viruso povas trafi ĉiujn varm-sangajn bestojn, sed ĝi maloftas inter la ne-karnovoruloj. La stereotipa bildo estas la kontaĝa ("rabia") besto kiel la "freneza hundo" kun ŝaŭmo ĉe la muzelo, sed povas infektiĝi ankaŭ la katoj, furo, vulpo, melo, lavurso (prociono), vangega sciuro, mefito, vesperto. La ronĝuloj (sciuro, leporo ktp.) tre malofte infektiĝas samkiel la birdoj, kies korpotemperaturo estas pli alta ol la optimuma temperaturo por la viruso. La rabio povas aperi en t.n. "paraliza" formo, kial la infektita besto estas tre trankvila kaj retirita.
Ĉe la homoj la malatentita rabio kondukas preskaŭ senescepte al morto. Jare mortas de 40 000 ĝis 70 000 homoj pro rabio, plej ofte en Azio (80% laŭ fakgazeto el 2003-04-30) kaj Afriko, kiel la rabio endemia. La duono de la mortintoj apartenas al junuloj sub 15 jaroj. Oni ekzamenas ĉiujare ĉ. 10 milionojn da homoj je suspekto pri rabio-infektiĝo. [1]
La rabion kaŭzas "Lyssa-viruso", kiu apartenas al la grupp de cilindre formitaj RNA-virusoj, al la tiel nomataj Rhabdo-virusoj. Tiu ĉi grupo de la virusoj entenas la rabio-viruson, la aŭstralan vesperto-Lyssaviruson, la Duvenhage-viruson, du eŭropajn vesperto-Lyssavirusojn, la Lagos-vespertoviruson kaj same la Mokola-viruson.
La Lyssa-viruso havas spiralforman simetrion, t.e. la eroj formas preskaŭ cilindron. Tiu formo karakterizas ĉefe virusojn, kiuj atakas plantojn. La virusoj, kiuj atakas la homon havas ĝenerale kuban simetrion kaj formon de poliedro.