Radiofonia Institucio de Kipro

Radiofonia Institucio de Kipro
bildo
publika elsendanto
Ĝeneralaj informoj
Ricevo Dissende
Landoj  Kipro
Komenciĝo de elsendoj 1953
Programa tipo Diversa
Retpaĝaro Oficiala retejo
vdr

Radiofonia Institucio de Kipro, mallonge RIK, (greke Ραδιοφωνικό Ίδρυμα Κύπρου, prononcata [radiofoniKO IDri:ma KI:Pru]), mallonge ΡIK, kiu internacie pro la kolonia pasinteco de la lando ankaŭ prezentas sin angle Cyprus Broadcasting Corporation aŭ CyBC, estas la publika televida stacio de la mediteranea insula lando Kipro, kiu komencis elsendojn je la 1953.

En 1964 la stacio fariĝis asociita membro de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido, kaj ekde 1969 estas aktiva membro. Fariĝante aktiva membro de la Eŭropa Dissenda Unio, Kipro akiris la rajton partopreni en la Eŭrovido-Kantokonkurso, kiu dum 69 jaroj jam fariĝis plej ŝatata evento por la eŭropanoj, kaj ankaŭ en la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso por kantistoj de 9 ĝis 16 jaroj, kiu okazas ekde 22 jaroj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne