Radioteleskopo de Arecibo

supra platformo kaj parto de la telero

La radioteleskopo de Arecibo estis elstara radioteleskopo, ĉefa instalaĵo de la astronomia Observejo de Arecibo, en Porto-Riko. Ĝi funkciis inter 1963 kaj 2020 kaj estis la plej granda teleskopo de simpla aperturo, ĝis konstruo de FAST en Ĉinio, en 2016. La instalaĵo ankaŭ kapablis elsendi ondojn al la ekstera spaco, kio ebligis ĝian uzon kiel radaron por korpoj en la Sunsistemo (ĝis la distanco de Saturno).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne