Rafael Farina | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Rafael Antonio Salazar Motos |
Aliaj nomoj | Rafael Farina |
Naskiĝo | 2-an de julio 1923 en Martinamor |
Morto | 21-an de novembro 1995 (72-jaraĝa) en Madrido |
Tombo | San Carlos Borromeo cemetery (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Familio | |
Patro | Antonio Salazar Motos (en) ![]() ![]() |
Patrino | Jesusa Motos Jiménez (en) ![]() ![]() |
Frat(in)oj | Calderas de Salamanca (en) ![]() ![]() ![]() |
Parencoj | Diego el Cigala (nevo) Tamara (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantisto filmaktoro ![]() |
Rafael Antonio Salazar Motos, plej bone konata kiel Rafael Farina (Martinamor, Provinco Salamanko, 2a de junio 1923-Madrido, 21a de novembro 1995), estis hispana kaj cigana kantisto de koplo kaj flamenko.
Li ekkarieris ses-jaraĝa kantante tra la trinkejaĉoj de la nomita Ĉina Kvartalo de Salamanko, tiam tipa por bordeloj kaj diboĉado, akompananta de sia pli aĝa frato, Calderas de Salamanca, ankaŭ kantisto, ricevante nur la volonte donitan monon de la klientoj (preskaŭ almoze).
Kiam li eniris en la kompanio de Concha Piquer, povis turnei tra tuta Hispanio kaj Ameriko. En 1952 li partoprenis en la reludado de la verko La copla andaluza en la Teatro Pavón de Madrido. En 1956 li premieris sian unuan propran spektaklon kaj en 1968 li laboris kun Lola Flores en Arte Español.
Li aperis en ses filmojn en Hispanio kaj en unu en Argentino, nome la jenaj:
Kun Porrina de Badajoz, li estas konsiderata unu de la granduloj de la flamenka subĝenro fandango.