Raoul Vaneigem | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-an de marto 1934 (90-jaraĝa) en Lessines | |
Lingvoj | franca vd | |
Loĝloko | Tonnerre vd | |
Ŝtataneco | Belgio ![]() | |
Alma mater | Libera Universitato de Bruselo (1834-1969) ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto ĵurnalisto filozofo ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Raoul VANEIGEM (naskiĝis en 1934) estas belga verkisto, revoluciisto, mezepokisto kaj filozofo. Post studado pri romana filologio en Brusela Libera Universitato de 1952 ĝis 1956, li aktive partoprenis en Situaciista Internacio de 1961 ĝis 1970, instigante la tiaman junularon "ĝui sen katenoj". Li grave kontribuis al la revuo kreita de tiu grupo, kaj estas konsiderata, egale al Guy Debord, kiel unu el ĝiaj ĉefaj teoriistoj.
Unu el liaj plej famaj verkoj estas la Traktaĵo pri bonvivo por uzo de la junaj generacioj (1967).
Kiel mezepokisto, li esploris la historion de la herezoj kaj de la rezistado al kristanismo.