Rapanuia lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Eastern Polynesian | |
Parolantoj | 5 000 |
Skribo | latina alfabeto, Rongorongo |
Lingva statuso | 4 severe endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | rap |
Glottolog | rapa1244 |
Angla nomo | Rapa Nui |
Franca nomo | rapanui |
La Paskinsula lingvo aŭ rapanui (ankaŭ Reʻo Rapa Nui aŭ Vānanga Rapa Nui), en la hispana pascuense, estas la lingvo parolata de la popolo rapanui en la Paskinsulo (Ĉilio), kaj ĝi formas parton de la grupo de la orienta polinezia lingvaro kun la havaja, la mangareva, la maoria, la markiza, la rarotonga, la tahitia kaj la tuamotua. Ĝia fonetika strukturo estas tipe polinezia, enhavante kvin vokalajn fonemojn kaj malaltan nombron de konsonantoj. Morfologie ĝi estas tre simila al la markiza, dum ĝia fonologio estas multe pli simila al tiu de la maoria.
Aktuale la hispana estas la oficiala lingvo de la insulo, kvankam la rapanuia estas protektita de la leĝaro, el la aprobo en Ĉilio en la 1990-aj jaroj de la 'Ley indígena' (indiĝena leĝo).
La lingvo nun estas parolata nur de 10 elcento.[1] Ĝi jam ne plu estas funkcipova en la sociekonomia evoluo komunuma, ĉefe ĉar junuloj uzas plej ofte la hispanan.[2]