Rashida Tlaib | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Rashida Tlaib | |||||
Naskonomo | Rashida Harbi | ||||
Naskiĝo | 24-a de julio 1976 en Detrojto,Usono | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Etno | Palestinians in the United States vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Vajna Ŝtata Universitato | ||||
Partio | Demokrata | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto advokato vd | ||||
Laborkampo | Politikisto vd | ||||
Aktiva en | Lansing • Vaŝingtono vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Ano de la Usona Domo de Reprezentantoj de la 13-a distrikto de Miĉigano | |||||
Dum | 3-a de januaro 2019 – | ||||
Antaŭulo | Brenda Jones | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Rashida Tlaib (naskiĝis la 24-an de julio 1976 en Detrojto, Miĉigano, Usono), estas usona politikisto kaj advokato kiu servas kiel la Usona Reprezentanto de la 13-a kongresa distrikto de Miĉigano ekde 2019. La distrikto enhavas la okcidentan duonon de Detrojto, plurajn okcidentajn antaŭurbojn, kaj grandan parton de la areo Downriver. Ŝi estas ano de la Demokrata, ŝi antaŭe reprezentis la 6-an kaj 12-an distriktojn en la Miĉigana Domo de Reprezentantoj antaŭ ol ŝi estis elektita por la Usona Kongreso.
En 2018, Tlaib ricevis la nomumon de la Demokrata por la 13-a kongresa distrikto de Miĉigano por la Usona Domo de Reprezentantoj. Neniu kandidatiĝis de alia partio kontraŭe kaj ŝi fariĝis la unua palestin-usona virino en la Kongreso. Tiujare ŝi kaj Ilhan Omar fariĝis la du unuaj islamaninoj elektitaj por la Kongreso.
Tlaib estas ano de la Demokrataj Socialistoj de Usono. Rashida Tlaib kaj Alexandria Ocasio-Cortez kaj estas la unuaj du anoj de tiu grupo en la Usona Kongreso. Tlaib estas kritikisto kontraŭ la Trumpa prezidanteco kaj subtenas lian elpostenigon. Pri eksteraj rilatoj, ŝi kritikas la izraelan registaron, postulas ke Usono ne plu finance subtenu Israelon, ŝi subtenas la BMS-movadon kun la celo ke Israelo forlasu la israelajn koloniojn en Cisjordanio.