Rebro en muzika notacio estas dika linio kiu konektas multnombrajn sinsekvajn okonnotojn, aŭ notojn de malpli longa daŭro (kiujn indikas du aŭ plu rebroj), kaj foje silentojn. Rebraj notoj aŭ silentoj estas grupoj de notoj kaj silentoj, konektitaj per rebro; la uzado de rebroj nomas rebrado. En aliaj lingvoj la muzika rebro havas diversaj nomoj, ekzemple: angle beam, france barre transversale, germane Notenbalken, itale tratto d'unione kaj nederlande waardestreep. Pluraj slavaj lingvoj (serbokroata, ukraina, k.t.p.) ankaŭ uzas la nomo rebro.