Recreo estas urbo situa en la sudoriento de la provinco argentina de Catamarca, ĝi apartenas al la Departamento La Paz de kiu krome estas ĉefurbo. Recreo estas nomata ankaŭ per la nomo de Recreo de las Carretas.
Ĝi troviĝas je 206 km de la provinca ĉefurbo San Fernando del Valle de Catamarca, je 270 km de Kordobo (Argentino), kaj je 980 km de Bonaero. Ĝia loĝantaro estis de 10.147 loĝantoj en 2001 en rektangula areo de 13,5 km² je 220 msm.
Kvankam ĝi havas mallongan historion kaj dum nuntempe estas ekonomia poluso kaj industria kaj komerca, same estas konata nacie por havi historion kaj atestitan kulturon en ĝia folkloro.