Reddit

Reddit
Programlingvo Python, React, JavaScript
Permesilo Common Public Attribution License
Retejo reddit.com
vdr
emblemo
emblemo

Reddit (kutime skribata reddit senmajuskle; pron. /ˈrɛdɪt/) estas socia retejo pri aktualaĵoj kie la enskribitaj uzantoj afiŝas enhavojn, aŭ per ligilo aŭ tekste (memafiŝo). Post la afiŝado, aliaj uzantoj voĉdonas "supren" aŭ "malsupren" por rangigi la afiŝon kaj decidi ĝian pozicion sur la ĉefa kaj aliaj paĝoj de la retejo.

Reddit fondiĝis en 2005, fare de Steve Huffman kaj Alexis Ohanian kun interalie Aaron Swartz. Ĝin aĉetis la eldonejo Condé Nast en oktobro 2006. En septembro 2011, Reddit estas apartigita de Condé Nast mem, kaj nun funkcias kiel subfilio de la superfirmao de Condé Nast, Advance Publications.

Reddit estas plurlingva, kaj Esperanto estas inter la elekteblaj lingvoj[1], sed esperantlingva enhavo tre malabundas ĝis nun.

  1. http://www.reddit.com/r/Esperanto/comments/ounm2/mi_nomis_la_unuan_151_pokemonojn_en_esperanto/ Ekzemplo de Esperanta enhavo

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne