Reelo

Reeloj (reelaj nombroj) estas intuicie priskribeblaj kiel nombroj, kiuj fidele (t.e. bijekcie) prezentas punktojn sur rekta linio, la nombra akso. Historie, la termino reala nombro estis konstruita responde kaj kontraste al imaginara nombro (etimologie: imagata). En Esperanto oni kutime uzas apartan substantivan radikon reel- por klare distingi inter la faka termino reelo ("reela nombro", "reela rezulto") kaj la komunuza vorto realo en esprimoj kiel "reala nombro", reala rezulto ktp. Eĉ pli grave estas distingi pli kompleksajn esprimojn kiel terminecajn "reela analitiko", "reela kazo" disde liberaj vortkombinoj kiel "reala analizo", "reala kazo" kaj similaj esprimoj, kiuj povas aperi en samaj kuntekstoj.

Reelo povas esti, interalie, racionalaneracionala; algebratranscenda; kaj pozitiva, negativanulo.

Teorie la reelojn eblas prezenti per poziciaj frakcioj, havantaj malfinie multajn ciferojn dekstre de la on-komo. Tamen praktike oni ne povas skribi la pozician frakcion de neracionala nombro, ĉar oni bezonus nefinie multan tempon kaj spacon.

Por la aro de ĉiuj reeloj oni kutime uzas simbolon R aŭ ℝ.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne