Refraktaraj ujoj en la Ceramika Muzeo Gladstone.Refraktaraj ujoj uzataj en la Manufacture Nationale de Sèvres.
Refraktara ujo estas tipo de iloj por fornoj.[1][2][3] Ĝi estas ceramika skatoleca pakujo uzata por la bakado de ceramiko por enfermi aŭ protekti bakotan varon ene de forno. Tradicie, refraktaraj ujoj estis faritaj ĉefe el fajrargilo.[4][5] Refraktoraj ujoj estis uzataj por protekti varon el malferma flamaro, fumo, gasoj kaj fornorubaĵoj.[6] Ties uzado estas disvastigita, inklude en Ĉinio, Koreio,[7]Japanio kaj Britio. Refraktoraj ujoj estas ankoraŭ uzataj en la produktado de ceramiko por protekti la varojn el la rekta kontakto de flamoj kaj el damaĝo fare de fornorubaĵoj.[8][9][10] Modernaj refraktaraj ujoj estas faritaj de aluminia kaj kordierita ceramikoj, kaj el mullita ceramika silica karbido[11][12] kaj en specialaj okazoj el zirkonio.[13]
↑New Ideas And Proven Solutions For Kiln Furniture Made From Cordierite And Oxide Ceramics. W.Haase & L.Sedda. Ceramic Forum International. Ber.DKG 76, No.7, 1999.
↑Saggar Plants In Tableware Production. G. Sper. Interkeram. 41, No.8, 1989.
↑A.Dodd & D.Murfin. Dictionary Of Ceramics; 3a eld. The Institute of Minerals. 1994.
↑'A Study of the Properties of Saggar Mixtures. Part XVIII: The Use of Fused Silica as Grog in Saggar Mixes.' White R.P, Rigby G.R. British Ceramic Research Association.RP13. 1948
↑'Kiln Furniture Mixes Containing Highly Refractory Grog'. White R.P, Rigby G.R. British Ceramic Research Association. RP161. 1952
↑'Development Trend Of Dense Alumina Saggar For Electric Materials'. Hayashi K. Ceram. Jap. 38, No.8, 2003. pp. 561-563
↑'Silicon Carbide Sagar For Firing Non-oxide Ceramics.' Sakaguchi M., Taskeshita S., Hirota T., Aratani K., Kawakami T. Refractories in the Ceramics Industry. Aachen Proc., 32nd Int.Colloquium on Refractories Aachen, 12a–13a Oktobro 1989, pp.75-78 Verlag Schmid GmbH
↑Sonntag, Kiss (2009). “New Kiln Furniture Solutions for Technical Ceramics”, Ceramic forum international86 (4), p. 29–34.