Kubo, estis hispana kolonio ekde ĝia malkovro de Kristoforo Kolumbo en 1492 ĝis la subskribo de la Traktato de Parizo (1898) la 10-a de decembro 1898, kiu metas finon al la Hispana-usona milito, kie Hispanio perdis ĉiujn ĝiajn transmarajn teritoriojn: Kubo, Portoriko, Filipinoj kaj la insulo Guam (en Pacifiko). Inter 1868-1878 kaj 1895-1898, periodoj kie disvolviĝis la du sendependendismaj militoj, kubaj respublikanoj kaj sendependentistoj fondis la Ĉe-Milita Respubliko de Kubo, kiu ne agnoskis la hispanan aŭtoritaton. Inter 1899 kaj 1934, Usono establis ĝian protektoraton sur la insulo, danke al la konstitucia aneksaĵo nomata Amendo Platt. La periodo de 1902 kaj 1952 estas konata kiel la Respublika Etapo, periodo interrompita de Fulgencio Batista la 10-an de marto 1952 kaj en 1959 pro la Kastrisma revolucio, kiu kreas socialisman respublikon.